Historio de matematiko

Vidu la artikolon templinio de matematiko por templinio de eventoj en matematiko. Vidu liston de matematikistoj por listo de apartaj biografioj de matematikistoj. Historio de matematiko estas areo de studado dediĉita unuavice al esplorado pri la fontoj de novaj malkovroj en matematiko kaj je malplia grado al esplorado pri la normaj matematikaj metodoj kaj notacioj de la pasinteco. Historio de matematiko tuŝas ĝis praepoko. La vorto "matematiko" devenas de la greka vorto μάθημα (máthema), kiu signifas "scienco, scio, aŭ lerno"; μαθηματικός (mathematikós) signifas "ŝata lernado". Hodiaŭ, la termino nomas specifan korpon de scio — la deduktan studon de kvanto, strukturo, spaco, kaj ŝanĝo. Antaŭ la moderna erao kaj la tutmonda disvastiĝo de scio, skribitaj ekzemploj de novaj matematikaj evoluoj sin montris nur en kelkaj lokoj. La plej antikvaj matematikaj tekstoj haveblaj estas de antikva Mezopotamio ĉirkaŭ 1800 a.K. (Plimpton 322), antikva egipta civilizo en la periodo Meza Regno ĉirkaŭ 1300-1200 a.K. (Berlino 6619), kaj antikva Barato de ĉirkaŭ 1500-500 a.K. (Rigvedo - Sulba Sutroj). Ĉiuj ĉi tiuj tekstoj koncernas la tiel-nomitan teoremon de Pitagoro, kiu ŝajnas esti la plej antikva kaj vaste konata matematika evoluaĵo post baza aritmetiko kaj geometrio. Unu frapanta trajto de la historio de antikva kaj mezepoka matematiko estas, ke ekfloroj de matematika evoluo estis ofte sekvataj de jarcentoj da stagnado. Grandan evoluon matematiko trapasis en antikva Grekio, kiam precipe geometrio atingis karakterizajn sukcesojn. La antikva greka kontribuo al matematiko, ĝenerale konsiderata kiel unu el la plej gravaj, grande ampleksigis, kaj la metodon, kaj la terenon de matematiko. Plua etapo de abrupta evoluo de la matematiko estis renesanco, en kiu estis donitaj bazoj de matematika analizo. Komence en renesanca Italio en la 16-a jarcento, novaj matematikaj evoluaĵoj, interagante kun novaj sciencaj malkovroj, okazis je ĉiam pligrandiĝanta ritmo, kaj tio daŭras ĝis tra la nuna tago. Entute lasta signifa periodo de la historio de matematiko estis interŝanĝo de la 19-a jarcento kaj la 20-a jarcento, kiam estiĝis aro-teorio kaj matematika logiko.


Developed by StudentB